Malnovaj provincoj de Francio

En Francio, en la Malnova Reĝimo, la provincoj estis la diversaj regionoj, kiuj konsistigis la landon, ĝis la kreo de departementoj en 1790.

Nun, la termino provinco restas uzata por indiki la regionajn geografiajn teritoriojn, kiuj konservis kulturan kaj lingvan identecon.

Antaŭ la franca revolucio de 1789, Francio konsistis el teritoriaj dividoj devenantaj de historio, geografio kaj loĝado, kiuj estis diversaj laŭ la povoj kiuj regis, kun malsamaj kategorioj kiaj metropoloj, provincoj, diocezoj, duklandoj, baronlandoj, registarlandoj, ŝtatoj, elektoj, generalitatoj, intendantlandoj, parlamentoj, landoj, prefektlandoj, ktp. sekvataj de nomo de regiono, kiu ofte estis la sama, sen kovri la saman geografian teritorion. Tiel, la parlamento de Artezo ne respondis al la sama teritorio kiel la registarlando de Artezo aŭ kiel intendantlando de Artezo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne